Ding Xuexiang ĉeestis inaŭguron de 21a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL kaj donis parolon
Mirinda Publikigita: 2024-09-24 17:46:47

La 24an de septembro en la urbo Nanning de Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono, ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ĉeestis la inaŭguron de la 21a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-orient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la komercan kaj investan pintkunvenon de Ĉinio kaj la ASOAL kaj donis parolon.

Ding diris, ke Ĉinio kaj la ASOAL havas longtempajn amikajn rilatojn kaj estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj. En la pintkunveno memora al la 30a datreveno de starigo de dialoga rilateco inter Ĉinio kaj la ASOAL en novembro de 2021, prezidanto Xi Jinping prezentis kunan konstruadon de “kvin hejmoj” paca, kvieta, prospera, bela kaj amika kaj kune deklaris establi ĉiuflankan strategian partnerecon kune kun gvidantoj de la asocio. Ĉinio kaj la ASOAL ĉiam man-en-mane antaŭeniras kaj jam estas ekzemplo plej sukcesa kaj plej vigla en la azipacifika regiona kunlaboro kaj viva pruvo de antaŭenigo de konstruado de komunumo de komuna estonteco por la homaro.

Ding diris, ke ni volas plue praktiki sinceran kaj inkluzivecan koncepton, profundigi praktikeman kunlaboron kun membrolandoj de la ASOAL kaj komponi novan ĉapitron por konstrui pli kompaktan komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj ASOAL.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree