Wang Yi ĉeestis 8an dialogon de eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj KLAKL
Mirinda Publikigita: 2024-09-25 19:17:30

Marde laŭ la loka tempo en Nov-Jorko, ĉina ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la 8an dialogon de eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-amerikaj kaj Karibaj Landoj (KLAKL).

Wang diris, ke la dialogo eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj la KLAKL okazas post kvin jaroj kaj havas apartan signifon. En la lastaj jaroj la KLAKL akiris ĝojigajn atingojn en fortigo de dialogo kaj kunordigo kaj antaŭenigo de kunlaboro en kaj ekster la regiono, montras firman decidon por strebi al sendependeco kaj memdecido kaj komuna memfortiĝo, la komunumo kiel la plej grava integriĝa organizo en la okcidenta terglobo senĉese fortigis sian pozicion kaj influon.

Wang rimarkigis la daŭran profundigon de politika fido kaj pligrandigon de praktika kunlaborado inter Ĉinio kaj la regiono, montrante, ke Ĉinio kontinue estas la dua plej granda komerca partnero por Latin-Ameriko kaj Karibo. Li akcentis, ke 22 landoj de la regiono aliĝis al la altkvalita kunkonstruado de Zono kaj Vojo, serio da simbolaj gravaj projektoj estas stabile praktikataj, kunlabora latento estas kontinue ellasata kaj la du flankoj havas bonan kunordigon kaj kunlaboron en tutmondaj temoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas daŭrigi la ĝustan vidon pri justeco kaj interesoj, fortigi solidecon kaj kunlaboron kun la landoj latinamerikaj kaj karibaj, efektivigi la tri grandajn globajn iniciatojn, antaŭenigi altkvalitan kunkonstruadon de la Zono kaj Vojo kaj profundan konektadon pri disvolva strategio kun la regiono por akceli la konstruadon de la komunumo de komuna estonteco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, kaj alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree