Xi respondis leteron de posteuloj de subskribantoj de ŝtonplato pri nacieca solidareca ĵuro
Mirinda Publikigita: 2024-09-25 15:55:55

Lastatempe Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono respondis al letero de posteuloj de reprezentantoj de la ŝtonplato pri nacieca solidareca ĵuro de Pu’er kaj donis al ili afablan stimulon kaj riĉan esperon.

Xi diris, ke en 1951 diversnaciecaj reprezentantoj inkluzive de iliaj prauloj solene faris ĵuron pri samkora kaj solidareca sekvo al la partio. En la pasintaj pli ol 70 jaroj, la popolanoj de ĉiuj naciecoj unuanime sekvis la partion, kune klopodis kaj antaŭenigis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de landlimaj regionoj, kaj dank’al tio ili akiris historiajn atingojn kaj komponis vivan ĉapitron de nacieca solidiĝo kaj progresado.

Xi akcentis, ke la ĉina nacio estas granda familio, la 56 naciecoj estas familianoj amas kaj respektas unu al la alia. Li esperas, ke ni ĉiuj disvastigos la honoran tradician de prauloj, pli bone daŭrigos rakonton de la ĵura ŝtonplato por heredi la belan historion de nacieca solidareco de generacio al generacio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree