Kvinjara knabino ekzercas sin en Yingge-danco en Guangdong, Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-25 08:20:53

Zhuang Enqi (meze kaj fronte) sin ekzercas en Yingge-danco kun grupo en Yujiao-vilaĝo de Guiyu-urbeto, Shantou-urbo, Guangdong-provinco, suda Ĉinio, la 29-a de majo 2024 (Xinhua/Deng Hua)

La Yingge-danco aŭ "danco laŭ heroa kanto" estas formo de popoldanco populara en ĉina suda provinco Guangdong, kiu kombinas operon, dancon kaj kungfuon. Datiĝinta de Ming-dinastio (1368-1644), la tradicia danco ofte estas prezentata dum tradiciaj ĉinaj festivaloj. La Yingge-danco estis metita en liston de unua amaso da naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio en 2006.

En aprilo de 2024, videaĵo de kvinjara knabino Zhuang Enqi ricevis milionojn da rigardoj interrete. En la videaĵo Enqi prezentas la Yingge-dancon kaj reagas kun grupo de Yingge-dancistoj.

Zhuang Rongqiang, patro de Enqi, estas tamburisto en Yingge-danca grupo en Yujiao-vilaĝo. Enqi ofte partoprenas provludojn kun sia patro kaj interesiĝis pri la Yingge-danco. En la salono de la familio de Enqi, ĉie troviĝas tamburetoj, cimbaloj, serpentaj scenejaj akcesoraĵoj kaj Yingge-bastonetoj adaptitaj al infanoj. Kiam tamburoj estas pasie sonigitaj, Enqi ĉiam fiksas koncentritan atenton, svingas bastonetojn kaj dancas laŭ la ritmoj. Ŝiaj viglaj, agrablaj kaj fortaj movoj ridegigas ĉirkaŭajn rigardantojn kaj ricevis ilian aplaŭdon de tempo al tempo.

Sekve de pliiĝantaj fortoj de lokaj organizoj por enkonduki nematerian kulturan heredaĵon en kampusoj kaj komunumoj, pli kaj pli da junuloj komencas praktikon de la Yingge-danco kaj alportas novan vivecon al la antikva popolarta formo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree