Peng Liyuan ĉeestis kulturajn, sportajn interŝanĝajn eventojn por ĉinaj kaj usonaj gejunuloj
Mirinda Publikigita: 2024-09-25 13:35:23

Marde posttagmeze en Pekino, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la kulturan kaj sportan interŝanĝan aktivadon de ĉinaj kaj usonaj gejunuloj  en la 8a Mezlernejo de Pekino.

Dum la aktivado Peng afable konversaciis kun la junula delegacio el la ŝtato Vaŝintgono de Usono. Ŝi bonvenigis la instruistojn kaj studentojn viziti Ĉinion, esprimante la esperon, ke la junuloj de la du landoj konos unu la alian pli bone kaj injektos pozitivan energion en la rilatojn inter la du landoj.

Peng rigardis amikan basketbalan ludon inter la ĉinaj kaj usonaj junuloj kaj disdonis memorajn medalojn al la ludantoj de ambaŭ flankoj.

Ŝi ankaŭ vidis videon pri la vizito de la usona juunla delegacio en diversaj lokoj de Ĉinio. Usonaj studentoj dividis siajn senforgeseblajn spertojn dum la vizito, kiu helpis ilin lerni pri diversaj etnaj moroj kaj bela tradicia ĉina kulturo.

Peng diris, ke la vizito, kiu havas riĉan kaj koloran vojaĝon, helpas pli profundan amikiĝon inter la usonaj kaj ĉinaj lernantoj, kaj certe lasos profundan impreson al ĉiuj.

Notante, ke la estonteco de Ĉinio kaj Usono restas sur la junuloj, Peng esprimis la esperon, ke la usonaj studentoj dividos siajn spertojn kun siaj familioj, amikoj kaj kunlernantoj, kiam ili revenos al Usono, portos hejmen la amikecon de la ĉina popolo, kaj helpos nutri la "arbon de amikeco" inter la du popoloj.

En la fino de la aktivado, la junuloj ĉinaj kaj usonaj kantis ĉinan kaj anglan kantojn kune. Peng aliĝis al ili por grupa foto en varma kaj amika atmosfero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree