Kion Usono planas per malpermeso de ĉinaj softvaroj kaj aparataroj por retaj veturiloj?
Mirinda Publikigita: 2024-09-25 13:46:31

“Tio estas la plej nova rimedo de Usono por premi ĉinajn veturilojn kaj estas evidenta komerca protektismo.” “Tio alportos negativan influon al tutmonda provizĉeno”… la 23an de setpembro laŭ la loka tempo, usona Komerca Ministerio proponis malpermesi uzi softvarojn kaj aparatarojn esploritajn de Ĉinio en retaj veturiloj kaj senpilotaj veturiloj de Usono, la internacia komunumo ĝenerale esprimis dubon kaj kritikon.

Laŭ konigo, nun en la mondo la softvaroj kaj aparataroj produktitaj de Ĉinio por inteligentreta veturilo estas grandskala amasa produktado kaj konformas al internaciaj normoj. La produkta kaj proviza ĉeno de Ĉinio estas la plej sekura kaj efika. Nun la aparataroj eksportataj de Ĉinio al Usono ĉefe estas bazaj pecoj kaj la softvaroj ĉefe rilatas al aŭtonoma stira sistemo, tamen estas malmulte eksportataj al Usono. La nova malpermesa decido de Usono estas serioza eraro kaj fakte estas elkupligi kaj rompi la ĉenon, kio alportos plian necertecon al la aŭta industrio de la mondo.  

En la pasinta jaro Usono kelkfoje faris agadon kontraŭ ĉina aŭta industrio. En la pasinta semajno la usona registaro decidis aldoni doganimposton je 100% sur ĉinajn elektroveturilojn por plue malhelpi la ĉinan aŭtoindustrion.

Laŭ Retures kaj aliaj amaskomunikiloj, la agoj de Usono celas malhelpi ĉinajn veturilojn kun forta konkurencpovo eniri en usonan merkaton, por gajni tempon al sia aŭta industrio por establi provizoĉeno de reta aŭto.

Analizante profunden, post tio kuŝas politika intenco. Laŭ ĉina specialisto, meti la normalan ekonomian aktivadon en kadron de “ŝtata sekureco” estas ĉiama agado de usonaj politikistoj kontraŭ Ĉinio en la lastaj jaroj, tio celas krei publikopinian fonon por pli ekstremaj politikoj kontraŭ Ĉinio.

Cetere CNN rimarkis, ke la tempo por publikigi la malpermeson de Usono estas konsiderinda. Sekve de alproksimiĝo de la ĝenerala elektado, pli akris la batalo inter la du partioj por elektado, montro de forto al Ĉinio estas okulfrapa ludmarko. Usono estas tradicia forta lando en aŭta industrio kaj la aŭta industrio estas ne nur ekonomia sed ankaŭ politika demando. Kelkaj “necertaj” ŝtatoj kun amaso da aŭtolaborantoj estas ĉefaj celoj akirotaj de la du partioj.

Faktoj foje kaj refoje pruvis, ke ne efikas rompi la produktan ĉenon per politika ordono, precipe en la inteligentreta aŭta kampo kun profunda ligado de produkta ĉeno en la mondo. En tiu ĉi kampo ĉinaj entreprenoj per teknologioj kaj kostoavantaĝoj jam estas ideala elekto por translandaj entreprenoj en sensoro kaj lasera radio.

Laŭ la plano la usona registaro havas 30 tagojn por akcepti komenton de la publiko pri la malpermesa decido. Ili devas aŭskulti racian voĉon de siaj entreprenoj kaj tuj ĉesigi damaĝan agon. Ĉinio certe firme protektos siajn leĝajn interesojn. Ĉina aŭtoindustrio gajnis la merkaton per sciencteknika novigo kaj sekureco, Usono ne devas meti sian menson kaj troimagon sur aliajn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree