Sepciala evento “Skribita en Ĉielo: Mia ĉina rakonto” okazis en Moksvo
Mirinda Publikigita: 2024-09-26 15:03:51


La 24an de septembro laŭ la loka tempo, la evento “Skribita en Ĉielo: Mia ĉina rakonto” organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) aparte por la 75a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko sukcese okazis en Moksvo, Rusio. Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo donis videan saluton. Ĉina sendito de ambasadorejo en Rusio Zhang Wei, unua vicprezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Aferoj de rusa Federacia Komitato Andrew Denisov, estro de rusa ĵurnalo РОССИЙСКАЯ ГАЗЕТА Pavel Negoitsa kaj aliaj pli cent gastoj ĉeestis la eventon.

Shen diris, ke la evento portas tradician animan kaj spiritan enhavon kaj kulturan belecon de Ĉinio. Okaze de la 75a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la evento “Skribita en Ĉielo: Mia ĉina rakonto” kolektis rakontojn tra la mondo kaj ricevis pli ol 1 600 rakontojn el amikoj de pli ol 60 landoj. Malsamaj lingvoj transsendis saman sentimenton kaj reprezentas kunfandiĝon de sentoj kaj kulturoj de diversaj landoj en la mondo. ĈMK metas fortigon de internacia interhoma interŝanĝo, antaŭenigon de tutmonda civilizacia dialogo kaj akcelon de popola interkompreno kiel mision, man-en-mane iras por antaŭenigi konstruadon de komunumo de komuna estonteco por la homaro kaj mapi brilan estontecon.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree