Aktoj por la 75-jariĝo de ILEI
Alessandra Madella Publikigita: 2024-09-26 16:19:54

Ĉi jaron oni festas la tre gratulindan 75-jariĝon de Ĉina Popola Respubliko. Kaj decembre oni ankaŭ festos la 75-jariĝon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Pro tio la estraro de ILEI estas organizanta plurajn agadojn, kiuj iras de celebrado por la kvara eldono de Premio Maŭro La Torre al premio por “La Instruisto de la Jaro” al tre intensa eldona agado. Parto de tiu lasta estos antologio de la plej bonaj artikoloj de la unua periodo de INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, kiu estas nun la organo de ILEI, sed kiu fakte antaŭdatas ĝian fondon. Zorgos pri tiu historia projekto estrarano Fernando Pita, dum mia tasko estis redakti por eldonado la libron AKTOJ DE LA SIMPOZIOJ DE ILEI 2022-23, kiu ĵus aperis paperforme ĉe la itala esperantista eldonejo Edistudio (https://edistudio.it/articolo.php?id=175).

ILEI organizas ĉiun jaron buntan internacian Kongreson kun ĉeftemo aparte grava por edukado. Ene de ĝi okazas ankaŭ Simpozio, kiu ideale estas ŝanco de diskutado inter esperantistaj kaj neesperantistaj universitatanoj aŭ universitat-nivelaj fakuloj pri temoj de komuna intereso. Ekzemple, en somero 2025 la 58-a Kongreso de ILEI okazos en Beogrado, Serbio. La jam decidita temo por ambaŭ Kongreso kaj Simpozio estos “AI kaj lingvolernado” kaj lokaj universitatanoj jam montris sian fortan deziron kunlabori kun la LKK cele al la starigo de sukcesa internacia evento. Sed la tradicio de ILEI-Simpozioj estas longa kaj ĝi ofte fariĝis motoro de eldona agado. Antaŭa ekzemplo pri Serbio estas la resumaro de la rezultoj de la Simpozio pri lernado en virtualaj komunumoj okazinta en Čačak en 2019. (http://ftn.kg.ac.rs/konferencije/lvc2019/BookofAbstractsLVC_final.pdf). Kaj certe indas senpage elŝuti la kolekton SIMPOZIAJ AKTOJ: ILEI 2020-2021, aparte riĉan je kontribuoj pri interlingvistiko (https://www.ilei.info/agado/Simpoziaj_Aktoj_ILEI_2020-2022_e-libro.pdf). Kompilis ĝin Fernando Pita kaj bite publikigis ĝin la brazila eldonejo Tématica en somero 2023.  

Ĉi jaron mi prenis lian torĉon kaj simile redaktis la libron AKTOJ DE LA SIMPOZIOJ DE ILEI 2022-23. La 284-paĝa volumo en Esperanto, kun partoj en la angla kaj en la japana, kolektas eseojn, kiuj kreskis el prelegoj prezentitaj dum la Simpozioj de la Tria Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI (VEKI-3) en 2022 kaj de la hibrida Kongreso de Linjano Orsabla en Italio en 2023. En tiu ĉi lasta kazo temis pri mojosa kunkongreso kun la junuloj de TEJO. La temoj estis respektive “Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado” kaj “Instrui – ne nur Esperanton! – ekster lernejaj medioj”. La ĉefprelegantoj estis Fabrizio Angelo Pennacchietti, emerita profesoro pri Esperantologio kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Torino en Italio, kaj Gong Xiaofeng (Arko), emerita profesorino ĉe la Universitato de Nanchang kaj nuna estraranino de UEA. Iliaj kleraj kontribuoj vigligis plurmonatajn internaciajn diskutojn pri la signifo de “lingva higieno” rilate al Esperanto kaj konsciigis la publikon pri la gravecon eksperimenti novajn vojojn instrui en la reto, kreante viglajn virtualajn komunumojn, ekzemple de amantoj de Esperanta literaturo.

La kolekto riĉas je kleraj kontribuoj, kiuj reliefiĝas triamondan kaj virincentran perspektivojn en Esperanto-edukado. Sed la temoj estas pli larĝe plitraktataj por plene kapti la nuntempajn evoluojn eĉ ekster Esperantujo. Ĉi rilate, alia interesa kontribuo pri Ĉinio estas sociologia esplorado de Du Xin, ĵurnalistino kaj lekciistino ĉe la prestiĝa privata Universitato Keio en Tokio, Japanio, kiu montras kiel intereso pri japanaj animacioj fare de ĉinaj fervoruloj povas porti al la deziro lerni la lingvon kaj eĉ viziti la landon por turismo aŭ laboro. Sed Ĉinio jam aperas de la kovrilpaĝo mem de la kolekto. Tie staras, fakte, la studentoj de la magistra programo pri Esperantologio ĉe la Universitato de Poznano en Pollando, fotitaj dum la Germana Kongreso kun ilia sia profesorino Ilona Koutny kaj la prezidanto de UEA Duncan Charters. Interese, la du homoj, kiuj plej intense fiksas la fotilon, la junulino Long Yunxia (Nuba) kaj la junulo Li Bochuan (Briko), nun ambaŭ laboras ĉe la Esperanto-Muzeo de la Universitato de Zaozhuang, pluvivigante tiun sperton kaj donante al ĝi novajn radikojn kaj espereble novan estonton. Sur blanka tabulo malantaŭ la studenta grupo estas skribite “Der Krieg ist aus!” (germane, “La milito finiĝis!”). Tiuj signifoplenaj vortoj kvazaŭ enkondukas la antaŭparolon de la prezidanto de ILEI, Ahmad Reza Mamduhi, pri kiel justa edukado pere de Esperanto povus porti nin al pli egalrajtaj internaciaj rilatoj kaj tiel al monda paco. Ni esperas, do, ke la 75-jariĝo de ILEI estos signifoplena paŝo, kiu portos nin al pliaj atingoj en tiu ĉi direkto. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree