En vasta dezerta regiono de norda Cape Town de Suda Afriko, la kvadratkilometra radia teleskopo (SKA) estas konstruata. Ĝi estas projekto kunlaborata de Aŭstralio, Ĉinio, Nederlando, Italio kaj Sud-Afriko kaj celas kosntrui la plej sensivan astronomian teleskopon en la mondo.
SKA estas la unua internacia grava scienca projekto, en kiu Ĉinio tutproceze partoprenas kaj ludas gravan rolon. Ĉinio profunde praktikas la disvolvan strategion per novigo, rapidigas antaŭenigi altnivelan sciencteknikan memfortigon kaj memdecidon, aktive faras internaciajn kunlaborojn en sciencteknika kampo kaj sukcese akiris pozicion inter novigaj landoj. Antaŭ nelonge la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis antaŭan raporton de “Raporto pri Novigaj Indicoj de la Mondo 2024”, kiu montras, ke Ĉinio havas 26 novigajn amasojn inter 100 plej progresintaj sciencteknikaj potencoj de la mondo kaj okupas la unuan lokon en sinsekvaj du jaroj.
Bona medio por novigo, malferma merkato vasta altiris ankaŭ amason da fremdajn entreprenojn por investi en Ĉinio.