Xi Jinping prezidis kunvenon pri ekonomia laboro
Mirinda Publikigita: 2024-09-26 16:30:05

Ĵaŭde la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon por analizi la nunan ekonomian situacion, aranĝi la venontan ekonomian laboron. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping prezidis la kunvenon.

La kunveno opinias, ke de la kuranta jaro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kun Xi kiel kerno, gvidante la popolon de ĉiuj etnoj de la lando venkis kaj prudente traktis malfacilojn, fortigis makroskopan reguligadon, forte profundigis reformon kaj malfermon, grandigis enlandan bezonon kaj plibonigis ekonomian strukturon, la ekonomio ĝenerale stabile iras kaj progresas, novkvalita produktforto stabile disvolviĝas, popolviva garantio profunde baziĝas, preventado kaj mildigo de riskoj en ĉefaj kampoj akiris pozitivan progreson, altkvalita disvolviĝo praktike antaŭeniras kaj la ĝenerala situacio de la socio estas stabila.  

La kunveno diras, ke ne ŝanĝiĝis la favoraj kondiĉoj de la ĉina ekonomio en vasta fundamento kaj merkato, forta fleksebleco, granda latenta forto. Samtempe la ekonomio renkontis kelkajn novajn situaciojn kaj problemojn. Oni devas ĉiuflanke, objektive kaj trankvile trakti la nunan ekonomian situacion, ĝuste rigardi malfacilojn, firmigi la fidon kaj praktike multigi respondecon kaj urĝecon por ekonomiaj laboroj. Oni devas kapti la ĉefajn punktojn, aktive agi, efike efektivigi rezervajn politikojn, forte publikigi kreskigajn politikojn, pluapaŝe altigi efikon de politikoj kaj rimedoj por plenumi la celojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree