Monda Urbestra Dialogo, Hangzhou starigis dialogon pri novaj konceptoj de urbadministrado
Mirinda Publikigita: 2024-09-26 14:48:40

La 25an de septembro en la urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco, suda Ĉinio, okazis la Monda Urbestra Dialogo, Hangzhou kaj la 9a Internacia Forumo de Ĝemelaj Urbestroj de Hangzhou. Urboestroj aŭ iliaj reprezentantoj de 24 urboj el 15 landoj kaj regionoj kaj diplomatoj en Ĉinio kaj reprezentantoj de koncernaj departementoj kaj urboj renkontiĝis en Hangzhou por interŝanĝi opiniojn pri novaj konceptoj de urba administrado kun malferma sinteno kaj perspektiva vidkampo kaj ekspluati novajn praktikojn por daŭripova disvolviĝo.

Urbestroj kaj iliaj reprezentantoj el Hangzhou, Okcidenta Greko de Grekio, Cape Town de Sud-Afriko, Venecio de Italio, Kota Kinabalu de Malajzio, Dushanbe de Taĝikio kune diskutis pri tendenco kaj defioj de urba disvolvo en la estonteco, dividis progresintajn spertojn pri urba administrado kaj kontribuis saĝon por daŭripova disvolvo de la urboj en la mondo. Urbestro de Hangzhou Yao Gaoyuan dividis la ekspluatadon kaj praktikojn de Hangzhou en cifereca novigo kaj urba administrado, ekologia civilizacio kaj urba daŭripova disvolvo, kultura heredado kaj interhomaj interŝanĝoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree