Wang Yi emfazis la bezonon de BRICS-landoj kreskigi multflankan mondon kaj ekonomian tutmondiĝon
Mirinda Publikigita: 2024-09-27 19:11:59

La 26-an de septembro en Novjorko, Usono, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi faris parolon en kunveno de eksteraferaj ministroj de BRICS-landoj. Parolante en kunveno de eksteraferaj ministroj de BRICS, ĉina eksterafera ministro Wang Yi, kiu ankaŭ estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis la gravecon de komuna sekureco por atingi daŭran pacon. Li emfazis, ke neniu lando havas la rajton kontroli la tutmondan sekurecan tagordon aŭ konstrui sian propran sekurecon koste de aliaj.

Wang ankaŭ urĝis BRICS-landojn prioritati disvolvadon, koncentriĝante al malriĉeco-redukto, disvolva financado, energio kaj nutraĵa sekureco por evoluantaj landoj. Li postulis, ke BRICS kaptu ŝancojn prezentitajn de la teknologia revolucio kaj industria transformo.

Wang substrekis la bezonon praktiki multflankismon kaj plibonigi tutmondan regadon, pledante por pli granda partopreno de tutmondaj sudlandoj en internaciaj decidprocezoj. Li ankaŭ emfazis la gravecon plifortigi ilian voĉon kaj reprezentadon en tutmondaj institucioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree