Wang Yi intervidiĝis kun Antony Blinken
Mirinda Publikigita: 2024-09-28 11:12:54

La 27-an de septembro 2024 laŭ la loka tempo, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksteraj aferoj, intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Antony Blinken laŭ invito dum la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Wang Yi diris, ke sub la strategia gvido de la du ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono revenis al Balio kaj kondukis al San-Francisko meze de turniĝoj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉesis fali kaj stabiliĝis, tio konformas al la interesoj de la du popoloj kaj al la atendoj de la internacia komunumo, ĉu tiu tendenco povas esti daŭrigata dependas de la klopodoj de ambaŭ flankoj. Usono ne povas ĉiam trakti Ĉinion per "du vizaĝoj", unuflanke ĝi senbride blokas kaj subpremas Ĉinion, dum aliflanke ĝi interparolas kaj kunlaboras kun Ĉinio kvazaŭ nenio okazis. Ĉar Usono plurfoje deklaris, ke ĝi ne intencas konflikton kun Ĉinio, ĝi devas starigi racian komprenon pri Ĉinio deradike, konstrui ĝustan manieron interkonsenti kun ĝi, fari dialogon kun respekto, antaŭenigi kunlaboron en la spirito de reciproka profitigo, kaj trakti aferojn kun singardemo anstataŭ ĉiam "komenci de pozicio de forto", insisti en sia propra vojo, agi volonte, kaj uzi antaŭajn erarojn kiel pretekston por daŭre fari erarojn.

Wang Yi emfazis, ke la plej granda danĝero por la nuna situacio trans la Tajvana Markolo estas la ĉiam pli furioza agado de "tajvana sendependeco" de Lai Qingde kaj aliaj. "Tajvana sendependeco" malkongruas kun la paco de la Tajvana Markolo. Se Usono elkore esperas pacon kaj stabilecon trans la Tajvana Markolo, ĝi devas observi la principon de unu Ĉinio, efektivigi la tri komunajn komunikojn, ĉesi armi Tajvanon, malkaŝe kontraŭi "Tajvanan sendependecon", kaj subteni pacan reunuiĝon de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree