Antaŭtagmeze de la 30a de septembro sur Tian’anmen-Placo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj prezentos florkorbojn por memori popolajn heroojn. La kuranta jaro markas la 75an datrevenon de fondiĝo de Ĉina Popola Resubliko, kaj la 30a de septembro estas la Martira Tago difinita de la lando.