Xi Jinping: La ĉina popolo neniam forgesos tiujn internaciajn amikojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn al la disvolviĝo de Ĉinio
Shanshan Publikigita: 2024-09-29 15:24:16

Antaŭtagmeze de la 29a de septembro en la Granda Popola Halo, okazis la ceremonio por doni la Respublikajn Medalojn kaj Naciajn Honorajn Titolojn de la Ĉina Popola Respubliko. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto , kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan parolon en la ceremonio.

Xi emfazis, ke dum la pasintaj 75 jaroj, en la mondo troviĝas multaj malnovaj kaj bonaj amikoj, kiuj havas la samajn celojn kaj estis kune kun la ĉina popolo. S-ino Dilma Rousseff, kiu ricevis la " Amikecan Medalon " hodiaŭ, estas unu el la elstaraj reprezentantoj. La ĉina popolo neniam forgesos tiujn internaciajn amikojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn al disvolvado de Ĉinio kaj akcelis amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj! La ĉina popolo volas kuniĝi kun homoj el la tuta mondo por protekti la mondan pacon, antaŭenigi komunan disvolviĝon, akceli la konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro kaj krei pli bonan estontecon por la homaro!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree