Ĉi-jare estas la 75a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj 75 jaroj okazis la miraklo de la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj reciproka profito kaj komuna gajno inter Ĉinio kaj la mondo.
Kiel Ĉinio povis realigi ĉi tiun reciprokan profiton kaj komunan gajnon kun la mondo dum la lastaj 75 jaroj? Ĉinio restas integrita en la disvolvan fluon de la homaro kaj konservas bonajn interagojn kun la mondo. Per komuna disvolviĝo, la sistemo de tutmonda regado antaŭeniros en pli justa kaj pli racia direkto.
La reciproka profito de Ĉinio kaj la mondo estas ĉefe pro tio, ke Ĉinio bone plenumis siajn proprajn taskojn kaj atingis sian disvolviĝon per strikta ligiteco kun la mondo. En 2001, Ĉinio membriĝis al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kio estis konsiderata kiel mejloŝtono en profunda partopreno en la ekonomia tutmondiĝo. Poste Ĉinio plene plenumis la promesojn faritajn ĉe la aliĝo al MOK, larĝe malfermis sian merkaton, vastigis eksteran komercon kaj konservis pli kaj pli fortan ligitecon kun la mondo. En la pasintaj pli ol dek jaroj Ĉinio antaŭenigis ekonomian optimumigon kaj transformadon per ĉiuflanka profundigo de reformo kaj daŭre antaŭenigis altkvalitan disvolviĝon.
Per reformo kaj pordmalfermo Ĉinio sin disvolvis. Samtempe ĝi akcelis la prosperon kaj stabilecon de la mondo per sia disvolviĝo, fariĝante grava stabiligilo kaj motoro de la tutmonda ekonomio.
Merkatoj estas la plej valoraj rimedoj. Kiel ultragranda merkato, Ĉinio altiras pli kaj pli da eksterlandaj investantoj. Precipe en la lastaj jaroj, Ĉinio plene efektivigis la strategion por grandigi enlandan postuladon. Konsumado ludas pli kaj pli grandan rolon en akcelo de ekonomia kresko.
Industriaj kaj provizaj ĉenoj estas grava garantio por tutmonda ekonomia disvolviĝo. De la malaltkostaj produktoj "Fabritaj en Ĉinio" ĝis altkvalitaj produktoj "Kreitaj en Ĉinio", Ĉinio senĉese liveras riĉajn varojn al la mondo.
Samtempe la eksterlanda investo de Ĉinio antaŭenigis lokan ekonomian disvolviĝon. En 2023, la rekta eksterlanda investo de Ĉinio kalkuliĝis al 177,29 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante 11,4% de tutmonda rekta eksterlanda investo. Ĝi estis sur la tria loko de la mondo por la dekdua jaro sinsekve.
La disvolviĝo de Ĉinio ne povas esti apartigita for de la mondo, kaj la monda evoluado ne povas esti apartigita for de Ĉinio. Ĉi tiu simpla konkludo jam estis pruvita de la faktoj en la pasintaj 75 jaroj kaj daŭre estos konfirmita en la estonteco.