Ĉina ambasadorejo en Norvegio okazigis akcepton por festi la 75-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko
Lucia Publikigita: 2024-10-01 16:22:38

2024 markas la 75-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 70-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio. La 30-an de septembro laŭ la loka tempo en Oslo, la ĉina ambasadorejo en Norvegio okazigis akcepton de la Nacia Tago. En la okazaĵo estis prezentitaj la dokumenta filmo "People of the North - Harbin" kaj mallongaj videaĵoj kun la temo je "Bridge Builders" kune produktitaj de CGTN kaj iu norvega amaskomunikilo, prezentante al la norvega publiko la viglecon de Ĉinio en la nova epoko, rakonton de la amikaj interŝanĝoj inter la ĉina kaj norvega popoloj kaj la belan vizion de reciproka kompreno, reciproka lernado kaj kungajna kunlaboro inter la du landoj.

Hou Yue, ĉina ambasadoro en Norvegio, diris, ke dum la lastaj 75 jaroj, la ĉina popolo daŭre luktis sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj kreis du miraklojn de rapida ekonomia disvolviĝo kaj longdaŭra socia stabileco, kaj komencis novan vojaĝon de ampleksa konstruado de moderna socialisma lando. La tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio planis grandiozan projekton por pluamplekse profundigi reformojn kaj antaŭenigi ĉinan modernigon.

Ĉi-jare estas ankaŭ la 70-a datreveno de  starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio. Dum la pasintaj 70 jaroj, la du popoloj respektis, aprezis kaj lernis unu de la alia, kaj forĝis profundan amikecon. Antaŭ nelonge, ĉefministro Jonas Gahr Støre vizitis Ĉinion, kaj la gvidantoj de la du landoj atingis gravajn rezultojn pri plua profundigo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Norvegio. 

En la venonta etapo, Ĉinio kunlaboros kun Norvegio por respekti unu la alian, komuniki kaj lerni unu de la alia, plue plivastigi kunlaboron en verda transformo, mara ekspedado, agrikultura kaj fiŝkapta komerco, respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj, kaj intensigi personajn interŝanĝojn.

La ministro de klimato kaj medio de Norvegio spektis la programojn de CGTN kaj diris, "Mi estas fiera pri la atingoj, kiujn la du landoj faris kune." Li diris ankaŭ, ke la du landoj ĝuas profundan amikecon kaj povas interŝanĝi opiniojn pri iu ajn temo. Li deziras, ke la du landoj povu daŭrigi sinceran dialogon kaj amikan kunlaboron en diversaj kampoj

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree