Ĉina orienta provinco stimulas arĝent-hararan ekonomion dum maljuniĝanta loĝantaro
Ĝoja Publikigita: 2024-10-01 08:55:57

Ĉina orienta provinco Jiangsu lastatempe publikigis plenuman planon por stimuli altkvalitan disvolvon de sia arĝent-harara ekonomio en plej nova respondo al maljuniĝanta loĝantaro.

Kiel unu el la provincoj kun plej alta proporcio de maljunuloj en Ĉinio, Jiangsu estis la hejmloko de proksimume 21 milionoj da loĝantoj aĝantaj maksimumue 60 jarojn fine de 2023, montrante vastan konsuman potencialon.

La arĝent-harara ekonomio kovras vastan skalon de ekonomiaj aktivadoj, kiel liverado de produktoj kaj servoj por aĝuloj.

Laŭ la jiangsu-a provinca registaro, la marborda provinco planas disvolvi relative kompletan industrian sistemon por arĝent-harara ekonomio ĝis 2027, konstrui pli ol 10 fakajn industriajn parkojn kaj aldoni ĉirkaŭ 20 grandajn entreprenojn, kiuj uzas profesiajn kaj progresintajn teknologiojn por produkti novajn kaj unikajn produktojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree