Xi promesas vastigi ĉina-rusan ĉiuflankan praktikan kunlaboron
Yu Publikigita: 2024-10-02 13:21:45

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke li volas labori kun rusa prezidento Vladimir Putin por profiti de la okazo de la 75a datreveno de la diplomatiaj rilatoj por plivastigo de ĉiuflanka praktika kunlaboro.

Xi faris la rimarkojn en gratula mesaĝo sendita al rusa prezidento Vladimir Putin okaze de la 75a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel la plej grandaj najbaroj unu por la alia, estas gravaj landoj kaj emerĝantaj merkatekonomioj en la mondo. Li aldonis, ke depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 75 jaroj, la du flankoj senĉese plialtigis la kvaliton de la duflankaj rilatoj surbaze de la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, tirante profitojn el historiaj spertoj.

Li diris, ke precipe ekde la nova epoko, la du flankoj, sub la strategia gvidado de ambaŭ ŝtatestroj kaj antaŭ profundaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento, daŭre profundigis politikan reciprokan konfidon, atingis rimarkindajn rezultojn en praktika kunlaboro, kaj gajnis profundan subtenon de generacioj de amikeco, farante gravajn kontribuojn por plibonigi la bonfarton de la du popoloj kaj antaŭenigi egalan kaj ordan multpolusan mondon kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon, kio utilas al ĉiuj.

En sia mesaĝo al Xi, Putin esprimis siajn plej sincerajn gratulojn okaze de la datreveno de la rilatoj. Li diris, ke antaŭ tri kvaronoj de jarcento, lia lando agnoskis la unua en la mondo la Ĉinan Popolan Respublikon kaj rapide starigis striktajn kunlaborajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Li aldonis, ke la striktaj kaj reciprokprofitaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio eltenis la provon de la tempo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree