Ĉina prezidanto Xi Jinping marde gratulis Shigeru Ishiba pro lia elektiĝo kiel japana ĉefministro.
Xi diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj apartigitaj per nur strio da akvo, kaj ke tio konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj, ke ambaŭ flankoj marŝas sur vojo de paca kunekzisto, eterna amikeco, reciprokprofita kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.
Xi ankaŭ esprimis sian esperon, ke Japanio laboros kun Ĉinio por observi la principojn kaj konsenton starigitajn en la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj, ĉiuflanke antaŭenigi strategiajn rilatojn de reciproka profito, kaj klopodi por konstruado de konstruemaj kaj stabilaj ĉina-japanaj rilatoj, kiuj plenumas la postulojn de la nova epoko.
En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulon al Ishiba.
Li diris, ke la du flankoj devas konservi la politikan fundamenton de la dulandaj rilatoj, kaj plifortigi amikecon, reciprokan konfidon kaj kunlaboron por pli bone profitigi la dulandajn popolojn.