Kiuj festoj estas nomumitaj per manĝaĵoj?
Mirinda Publikigita: 2024-10-02 20:40:04

Ĉu vi ŝatas cinaman rulon? Ĉu vi scias, kiuj festoj estas nomumitaj per manĝaĵo? Thorri Stinka Manĝaĵa Festivalo de Islando, “Oktoberfesto” de Muniko, la “Tomatomilito” de Hispanio...Dum la ferioj de la Nacia Tago de Ĉinio, Mirinda parolas pri la mirindaj festoj. 

Ĉiujare la 4a de oktobro estas Cinamarula Tago de Svedio. Dume ĉiuj kafejoj kaj panbutikoj varme disvastigis sian cinaman rulon, kaj oni diras, ke la cinama rulo estas la pano plej preferata de svedanoj! Tradicia sveda cinama rulo kutime formas belan malgrandan knoton kaj estas farita per muskata faruno kun farĉo de butera kaj cinama sukero, ĝi estas dolĉa kaj mola. 

En Ĉinio, cinamo estas ofte rigardata kiel medicina herbo kaj kuirkondimento, kiu kutime estas uzata por stigi viandon. Ĉinio ankaŭ havas feston nomita per manĝaĵo, kiel la Yuanxiao, alinome la Lanterna Festo (la 15-a de la unua lunkalendara monato), ĝi estas la lasta grava festo en la ĉinia Printempa Festo. Ĝi estas en la 15-a tago de la unua luna monato ĉiujare kaj tiam estas la unua plena luna nokto de la nova jaro, do ĝi simbolas reunuiĝon kaj feliĉon. La speciala manĝaĵo de la festivalo estas "Yuanxiao”, dolĉe farĉitaj pastobuletoj faritaj el faruno de glueca rizo por, ankaŭ nomata kiel "riso-dumpliado". La farĉoj inkludas faban paston, blankan sukeron, havoron ktp. Estas multaj festoj nomitaj per manĝaĵo en diversaj landoj de la mondo.

Ekzemple la fama Munika Biera Festo de Germanio, kiu daŭras du semajnojn de la fino de septembro ĝis la unua dimanĉo de oktobro. Munika Biera Festo, konata kiel "Oktoberfesto", estas unu el plej konataj bierfestoj en la mondo. 

En Hispanio estas la fama Tomato-Festivalo ĉiujare en la lasta merkredo de aŭgusto en la urbeto Bunol en la regiono Valencia. La festo estas konata kiel la "Tomatomilito", ke homoj ĵetas tomatojn unu al la alia kaj ĝuas la amuzon de karnivalo. Krom tio, estas “bongustaj” festoj pri manĝaĵo, kiel la dolĉa "Ĉokolada Festo". Hershey, Pensilvanio de Usono havas 5-tagan ĉokoladan feston meze de februaro ĉiujare, ĉar la loko estas fama pro ĉokoladoproduktado. La riĉa "Ajla Festo" en Gilroy de Francio. Estas ankaŭ la jara Fromaĝo-Kuratinga Festivalo en majo en Britio. La Fromaĝo-Kuratinga Festivalo startis pro tradica ludo por kuratingi fromaĝon, ke ludantoj ĉasis grandan fromaĝon, kiu ruliĝas malsupre de la monto. 

Parolante pri “bongusta” festo, mi volas demandi, ĉu vi ŝatas “fiodoran” manĝaĵon?  La Thorri Stinka Manĝaĵa Festivalo en Islando ofte okazas en la 13-a semajno de vintro, de la 19-a ĝis la 25-a de januaro. Dum la festivalo homoj manĝas kelkajn speciale produktitajn nutraĵojn de Islando kun apartaj gustoj kaj odoroj, inkluzive de sukraj ŝafotestikoj, ŝafkapoj, kaj fermentitaj ŝarkaj karnoj. Tiuj manĝaĵoj havas profunde tradician fonon en islanda kulturo. Ĉu vi volas aŭ kuraĝas pruvi tiujn “bongustaĵojn”?

Ĉiujare la Ĉeriza Festo okazas en la unua semajnfino de decembro en la urbo Yang de Aŭstralio. Ĉar la urbo estas konata kiel la "ĉeriza hejmo" de Aŭstralio. Lincoln Haveno sur la duoninsulo Eyre havas la "Tinusan Festivalon" en la 26a de januaro ĉiujare. Kiel unu el la gravaj industrioj de Aŭstralio, dum la festo estas eksponata la plej granda tinuso kaptita. Krom tio, estas la oranĝa festivalo en Italio en la unuaj tri tagoj de la sepa merkredo antaŭ Pasko, kaj la festivalo de kukurbo en Nord-Ameriko en la 31a de oktobro.

Ĉu via lando havas festivalojn nomitajn per manĝaĵo? Komentu al Mirinda!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree