Ĉina modernigo alportos al mondo novajn ŝancojn
Yu Publikigita: 2024-10-02 18:35:24

"Ĉinio malfermis senprecedencan vojon por sia modernigo." Okaze de la 75a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, internaciaj personoj esprimis tiajn laŭdojn.

Nun Ĉinio amplekse antaŭenigas konstruadon de potenca lando kaj nacian rejuniĝon per sia modernigo. Kiel Ĉinio antaŭenigos sian modernigon? Kiajn novajn ŝancojn ĝi alportos al la mondo? La 30an de septembro, ĉina prezidanto faris gravan paroladon en la akcepto festanta la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, donante la respondon.

Xi akcentis, ke Ĉinio devas subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio, iri plu sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, doni plu la ĉefan prioritaton al la popolo, kaj preni plu la vojon de paca disvolviĝo. Tio kongruas kun la ĉinaj trajtoj kaj esencaj postuloj de ĉina modernigo proponitaj en la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi estas ne nur resumo de spertoj, sed ankaŭ gvidilo por estonteca disvolviĝo, montrante la direkton por antaŭenigi ĉinan modernigon.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, iam komentis, ke Ĉinio estas nemankigebla kaj fidinda forto por paco kaj disvolviĝo de la mondo. Dum la lastaj 75 jaroj, ĉina modernigo ne nur antaŭenigis la disvolviĝon de Ĉinio, sed ankaŭ faris pozitivajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj homa progreso.

Ekde la reformo kaj malfermo en 1978, ĉina vojo al modernigo prezentis novan aspekton, precipe depost la membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco en 2001, kio injektis fortan impulson en la ekonomian tutmondiĝon. Post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, ĉina modernigo estis ĉiuflanke komencita, kio ne nur kreis miraklon en la malriĉec-redukta historio, sed ankaŭ senĉese antaŭenigis altnivelan malfermon, kaj la koncepto de homa komunumo kun komuna estonteco populariĝis.

Ĉinio estas la sola granda lando en la mondo, kiu enskribis pacan disvolviĝon en sian konstitucion, kaj ĝi estas ankaŭ la sola lando inter la kvin nukleaj potencoj, kiu promesis ne esti la unua uzis nukleajn armilojn. De la mediacio pri la ukraina krizo ĝis faciligo de pacaj intertraktadoj inter Irano kaj Saud-Arabio kaj repacigo ene de Palestino, Ĉinio senlace laboris por paco de la mondo. En la estonteco Ĉinio plu tenos alte la flagon de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno, kaj klopodos antaŭenigi pacon kaj trankvilon de la mondo kaj komunan progreson de la homaro.

La tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio montris, ke Ĉinio plibonigos la sistemon kaj mekanismon pri altnivela malfermo, antaŭenigos altkvalitan ekonomian disvolviĝon kaj konstruos altnivelan socialisman merkatekonomian sistemon. Ĉi-foje, prezidanto Xi reasertis en sia parolado, ke Ĉinio plu amplekse profundigos reformon, vastigos malfermon kaj plenforte antaŭenigos altkvalitan disvolviĝon. Ĉi tio disponigos al la mondo pli vastan spacon de kunlaboro.

Estontece, ĉina modernigo alportos novajn ŝancojn al la mondo per pli altkvalita disvolviĝo kaj pli altnivela malfermiteco. Post 75 jaroj, la tempo daŭre pruvos, ke Ĉinio serĉas modernigon ne nur por si mem, sed ĝi volas labori kun aliaj landoj por realigi mondan modernigon de paca disvolviĝo, reciprokprofita kunlaboro kaj komuna prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree