Ĉina sendito merkrede alvokis la Sekurecan Konsilion de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) fari urĝajn agojn por mildigi la libana-israelan situacion.
"La Sekureca Konsilio portas la ĉefan respondecon pri konservado de internaciaj paco kaj sekureco," diris Fu Cong, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, dum parolado en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la libana-israela situacio.
Li diris, ke en la nunaj cirkonstancoj, la Sekureca Konsilio devas fari urĝajn agojn kaj unuiĝi por prezenti klarajn kaj eksplicitajn postulojn: tuja batalhalto devas esti atingita en Gazao; la mildigo de la libana-israela situacio devas esti antaŭenigita por ĉesigi la cirkluladon de perforto; ĉia klopodo devas esti farita por eviti disvastiĝon de la batalado; kaj koncernaj partioj devas reveni al la vojo de politika kaj diplomatia solvado.
Fu rimarkigis, ke la konflikto estigis senprecedencan humanitaran katastrofon, kun Gazao fariĝinta "infero sur la Tero", kaj amasa detruo de civilaj instalaĵoj, miloj da viktimoj, kaj pli ol milionoj da homoj delokitaj en Libano. Li alvokis ĉiujn partiojn en la konflikto respekti la ruĝan linion de internacia humanitara leĝo kaj efektive certigi la protekton de civiluloj.