Astronomia urbeto troviĝanta en la gubernio Pingtang, Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio, altiris al si multajn vizitantojn en la lastaj tagoj. Okaze de la ferioj de la Nacia Tago, granda nombro da ĉinaj kaj alilandaj turistoj iris al la urbeto por rigardi la sferan radioteleskopon kun kvincent-metra aperturo, la plej grandan unu-teleran radioteleskopon de la mondo. Depost la finkonstruiĝo en septembro de 2016, la granda radioteleskopo ne nur ebligis al la mondo vidi pli malproksimen kaj pli klare, sed ankaŭ dediĉas la ĉinan saĝon al homa esplorado de la misteroj de la universo kaj al internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj.
Dum pasintaj 75 jaroj, pluraj generacioj faris senlacajn klopodojn tiucele, kaj Ĉinio fariĝis unu el la gravaj polusoj en la tutmonda teknologia novigado. La Tutmonda Indico de Novigado 2024 publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto montras, ke Ĉinio okupas 11an lokon, altiĝante je unu loko kompare kun la pasinta jaro, kio faris ĝin la sola mezenspeza ekonomio inter la antaŭaj 30 lokoj.
Dum la pasintaj 75 jaroj, scienca kaj teknologia novigado ne nur injektis ŝlosilan movforton en la ĉinan modernigon, sed ankaŭ antaŭenigis la disvolviĝon de scienctekniko kaj industria inteligenta fabrikado de la mondo, kaj kontribuis al homa progreso. Kio estas la kialo malantaŭ ĉi tiu sukceso? Kiril Babayev, direktoro de la Esplora Instituto pri Ĉinio kaj Moderna Azio en la Rusa Akademio de Sciencoj, diris al raportistoj, “La granda avantaĝo de Ĉinio kuŝas en ĝia kapablo formuli longperiodajn planojn kaj la granda plenuma forto de la registaro kaj la popolo. Tiuj ĉi atingoj donas al ni plenan kialon kredi, ke Ĉinio estas sur la ĝusta vojo al ampleksa antaŭenigo de la ĉina modernigo.”
Ĉinio ĉiam antaŭenigis altnivelan teknologian memstarecon, kaptis la disvolvajn ŝancojn alportitajn de la nova teknologia revolucio kaj industria transformado, kaj daŭre atingis novigajn trarompojn. Inter ili, la novenergia industrio fariĝis nova vizitkarto de Ĉinio, kio ne nur riĉigis la tutmondan provizoĉenon, akcelis verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio, sed ankaŭ faris elstarajn kontribuojn al la tutmonda agado pri klimata ŝanĝiĝo kaj verda energio.
Ĉinio aliĝis al pli ol 200 internaciaj organizoj kaj multflankaj mekanismoj, kaj profunde partoprenas en pli ol 60 internaciaj sciencaj programoj kaj projektoj kiel la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro kaj la Internacia Oceana Malkovra Programo. Ĉinio ankaŭ proponis la Iniciaton pri Internacia Scienca kaj Teknologia Kunlaboro, kaj laboras kun ĉiuj partioj por esplori novajn manierojn de tutmonda reciprokprofita kunlaboro pri scienca kaj teknologia novigado.
Estontece Ĉinio akiros pli da trarompoj en teknologia novigado, komencos pli da grandaj projektoj, liveros pli fortan sciencteknikan subtenon al sia modernigo kaj kontribuos pli multe al tutmonda teknologia novigado kaj homa progreso.