La 1an de oktobro laŭ la pekina tempo, Israelo komencis teran operacon al suda Libano. Frumatene de la sekvanta tago, Irano faris atakon al Israelo.
Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke Ĉinio estas maltrankvila pri la tumulto en Mezoriento, kontraŭstaras atencon al la suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco de Libano kaj oponas intensigon de kontraŭdiroj kaj vastigon de konfliktoj. Ĉinio alvokas, ke la internacia komunumo, precipe influaj grandaj landoj, efektive ludu konstrueman rolon por eviti pluan malstabilecon. Ĉinio opinias, ke la radika kaŭzo de la nuna tumulto en Mezoriento estas, ke batalhalto ĉiam ne povis realiĝi en Gazao, tial ĉiuj partioj devas kiel eble plej frue atingi ampleksan kaj daŭran batalhalton en Gazao.