Ĉina sendito urĝas plibonigi tutmondan regadon kaj korekti historian maljustecon al Afriko
Yu Publikigita: 2024-10-03 17:23:40

Fu Cong, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), merkrede alvokis pliajn klopodojn por plibonigi la tutmondan regadan sistemon kaj korekti la historian maljustecon al Afriko.

Dum parolado en la kunveno pri kunlaboro inter UN kaj la Afrika Unio, okazigita de la Sekureca Konsilio de UN, Fu diris, ke afrikaj landoj eliris el kolonia regado kaj realigis nacian sendependecon, kaj ilia membreco transformis UN kaj evidente vastigis ĝian universalecon.

La ambasadoro diris, ke tamen, la nuna internacia ordo ankoraŭ estas influita de maljustaj kaj neraciaj elementoj por afrikaj landoj, kaj vera egaleco en aliro al regulfarado, ŝancoj kaj povo restas neatingebla.

Li rimarkigis, ke dum la ĝenerala debato de la 79a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pasintsemajne, afrikaj gvidantoj alvokis akceli la reformon de la tutmonda regada sistemo por forigi la historian maljustecon, kiun Afriko suferas tiel longe. Li akcentis, ke Ĉinio firme subtenas la justajn postulojn de Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree