Lastatempe Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis serion da raportoj pri ekonomisociaj atingoj de nova Ĉinio en la pasintaj 75 jaroj, kiuj diras, ke en la pasintaj 75 jaroj, la partio kaj la ŝtato ĉiam donis altan atenton al aferoj de virinoj kaj infanoj, kies pozicio ege ŝanĝiĝis kaj kies sanstato estis multe plibonigita.
Post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la sanasekura reto de virinoj kaj infanoj paŝo-post-paŝe estis metita en la trinivelan medicinan kaj sanzorgan reton por 140 milionoj da loĝantoj. La sanzorgaj institucioj por virinoj akj infanoj tra la lando multiĝis de 426 en 1950 al 3 031 en 2022. La nombro de infanaj hospitaloj kreskis de 25 en 1950 al 151 en 2022. Ĉinio estas rigardata kiel unu el 10 landoj kun alta efiko en virina kaj infana sano laŭ taksado de la Monda Organizo pri Sano.
La averaĝa ekspekto de vivdaŭro de virinoj en 2020 atingis 80,88 jarojn, pliiĝante je 11,61 jaroj kompare kun 1981. La mortkvanto de novnaskitoj, beboj kaj infanoj kun aĝo de malpli ol 5 jaroj en la lando malpliiĝis de 33,1%, 50,2% kaj 61,% en 1991 al 2,8%, 4,5% kaj 6,2% en 2023 respektive.