En la pasintaj 75 jaroj, nia partio unuigis kaj gvidis la popolon de ĉiuj etnogrupoj en la lando senlace klopodi, kreante du miraklojn de rapida ekonomia disvolviĝo kaj longtempa socia stabileco," diris ĉina prezidanto Xi Jinping lasttempe en akcepto festanta la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.
Estas tre malmultaj landoj kiel Ĉinio, kiu atingis nacian prosperon kaj popolan feliĉon en nur tri kvaronoj de jarcento. Kial Ĉinio povas atingi tiajn rezultojn? Multaj internaciaj observantoj analizis la fenomenon el la perspektivo de demokratia politiko kaj la efikeco de nacia regado. De la jurŝtata koncepto fokusiĝanta al la popolo ĝis la institucia aranĝo de tutproceza popola demokratio, la ekstera mondo povas vidi la profundan logikon de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio. Ankaŭ la praktika sperto de la demokratia politiko de Ĉinio alportis utilan inspiron al la ŝanĝiĝema kaj tumulta mondo.
Kia estas la demokratia situacio en Ĉinio post la 75-jara disvolviĝo? Ni rigardu ĉi tiun bildon: En lastaj elektoj de la guberniaj kaj urbetaj popolaj kongresoj okazigitaj antaŭ du jaroj, pli ol 100 milionoj da homoj partoprenis en balotado por rekte elekti pli ol 2,6 milionojn da deputitoj al la guberniaj kaj urbetaj popolaj kongresoj; ĉiujare okaze de la du politikaj sesioj de Ĉinio, deputitoj por la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco alportis voĉojn de la popolo al Pekino, kontribuante al ellaboro de politikoj pri la disvolviĝo kaj progreso de la lando. Ĉinstila demokratio speguliĝas ne nur en la ellaboro de naciaj politikoj, sed ankaŭ en la detaloj rilataj al popola vivteno.
Brita klerulo Martin Jacques montris, ke la ĉefa trajto de ĉina demokratio estas konsiliĝa demokratio, kiu certigas, ke la leĝoj, reformaj rimedoj aŭ politikoj de Ĉinio estu zorge konsiderataj. Eksa direktoro de la Oficejo pri Ekonomia kaj Komerca Politiko de Londono, John Ross, opinias, ke la sistemo de Ĉinio kreis pli bonan socian medion ol aliaj landoj, kaj tutproceza popola demokratio ludis gravan rolon tiurilate.
Pli kaj pli da homoj rimarkas, ke demokratio havas ne nur okcidentan modelon; demokratio estas la rajto de la popoloj de ĉiuj landoj, sed ne la patento de iuj malmultaj landoj; la demando, ĉu lando estas demokratia aŭ ne, finfine dependas de la juĝo de ĝia popolo; demokratio ne estas dekoracio, nek destinita por ornamo, sed estas tiu bezonata de la popolo por solvado de problemoj. Dum la pasintaj 75 jaroj, la ĉina reganta partio esploris kaj malfermis la vojon por disvolvado de ĉinstila demokratio konforme al la naciaj kondiĉoj, kaj pli ol 140 milionoj da ĉinoj vere fariĝis mastroj de sia lando. Tio ege plifortigis la fidon de evoluantaj landoj al disvolvado de demokratio kaj faris gravajn kontribuojn al homa politika civilizacio.
La 3a sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio opiniis, ke la disvolvado de tutproceza popola demokratio estas la esenca postulo de ĉina modernigo, kaj faris gravan aranĝon pri plibonigo de la sistemo de tutproceza popola demokratio. Tio signifas, ke Ĉinio plue plibonigos tutprocezan popolan demokration, por doni al ĉiu pli vastajn rajtojn kaj liberecojn, kaj liveri pli solidan institucian garantion al ĉina modernigo. Pli multaj mirakloj de la disvolviĝo de Ĉinio estas atendindaj por la mondo en ĉi tiu procezo.