Ĉinio urĝas protekton de palestinaj rajtoj ĉe KHRUN
Yu Publikigita: 2024-10-04 15:00:02

Ĉinio merkrede esprimis profundan zorgon pri la situacio de homaj rajtoj en Palestino kaj aliaj okupataj arabaj teritorioj, reasertante sian subtenon al la serĉado de la palestina popolo por legitimaj naciaj rajtoj.

“La palestina demando daŭris pli ol 70 jarojn kaj kaŭzis grandegan suferon al la palestina popolo,” diris Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio.

“Preskaŭ jaron post la komenco de la gazaa konflikto, malamikaĵoj daŭras, kaj la lasttempa eskaladiĝo de perforto en Libano plue komplikis la klopodojn por atingo de duŝtata solvo,” diris Chen en parolado en la 57a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN (KHRUN), dum la ĝenerala debato pri la situacio de homaj rajtoj en Palestino kaj aliaj okupataj arabaj teritorioj.

Li akcentis, ke Ĉinio oponas kaj kondamnas ĉiujn perfortajn agojn kontraŭ senkulpaj civiluloj, precipe virinoj kaj infanoj. Li aldonis, ke Ĉinio alvokas tujan kaj daŭran batalhalton, ĉesigon de agoj kiuj pliigas streĉecon, kaj rimedojn por mildigo de la humanitara katastrofo en Gazao.

Chen urĝis konkretajn agojn por protekti legitimajn rajtojn de la palestina popolo, emfazante bezonon de la internacia komunumo serioze efektivigi koncernajn rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj KHRUN pri palestinaj rajtoj, kaj observi la konsilan opinion de la Internacia Kortumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree