Ĉinio urĝis EU reveni al ĝusta vojo de solvado de komercaj disputoj per konsiliĝo
Yu Publikigita: 2024-10-05 16:23:20

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris vendrede, ke Ĉinio urĝas la Eŭropan Komisionon fari konkretajn agojn por efektivigi sian politikan volon kaj reveni al la ĝusta vojo de solvado de komercaj disputoj per konsiliĝo.

La proparolanto faris la rimarkojn, post kiam la propono de la komisiono altrudi definitivajn kontraŭsubvenciajn impostojn al bateriaj elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio gajnis la necesan subtenon de membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU) por la adopto de tarifoj.

La proparolanto diris, ke Ĉinio firme oponas la projekton de fina decido de EU, sed ankaŭ esprimis sian politikan volon plu solvi la demandon per intertraktado, kaj ke teknikaj teamoj de la du flankoj daŭrigos sian intertraktadon la 7an de oktobro.

La ministerio urĝis EU klare konscii la damaĝon de altrudo de pliaj tarifoj, ĉar tio ne povas solvi iun ajn problemon, sed nur ŝancelos la konfidon kaj decidon de ĉinaj entreprenoj kaj malhelpos al ili fari investan kunlaboron en Eŭropo.

La proparolando aldonis, ke la pozicio de Ĉinio estas konsekvenca kaj klara. Ĉinio firme oponas la maljustajn, kontraŭleĝajn kaj malraciajn protektismajn praktikojn de EU en ĉi tiu kazo, kaj resolute oponas la aldonan kontraŭsubvencian imposton sur ĉinaj elektraj veturiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree