Lastatempe, la streĉeco en Mezoriento daŭre pliiĝis, estigante fortajn zorgojn en la internacia komunumo. La 2an de oktobro, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) faris kvar-punktan proponon por ĉesigi malamikaĵojn en Mezoriento. Ankaŭ ĉi tio reflektas la konsekvencan pozicion de Ĉinio pri solvado de internaciaj konfliktoj: antaŭenigo de pacaj intertraktadoj kaj akcelado de politika traktado de krizoj.
Kiel granda orienta lando kun civilizacio de 5 000 jaroj, la ĉinoj ĉiam rekomendas pacon. Depost la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 75 jaroj, ĝi persistis pri sendependa ekstera politiko de paco, sekvis la Kvin Principojn de Paca Kunekzistado kaj ĉiam estis konstruanto de la monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj defendanto de la internacia ordo, malfermante modernigan vojon de paca disvolviĝo.
Fronte al la demando, kian mondon oni konstruos kaj kiel oni konstruos la mondon, Ĉinio donis respondon pri konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco. Brazila eksprezidento Dilma Rousseff opiniis, ke ĉi tiu koncepto estas etendo kaj pliriĉigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, liverante gvidon por atingi reciprokan respekton kaj komunan disvolviĝon inter diversaj landoj. Ŝia komento reliefigas la unuan ŝlosilon, ke Ĉinio dividas sorton kun la mondo. Ĉinio ĉiam estis konstruanto de la monda paco. En la pasintaj 75 jaroj depost la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio neniam provokis iun ajn militon aŭ konflikton, nek invadis unu colon da alilanda tero. Samtempe ĝi aktive partoprenis en traktado de gravaj internaciaj demandoj.
En 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, liverante fundamentan gvidon por trakti sekurecan deficiton kaj serĉi daŭran pacon. Paco estas la antaŭkondiĉo por disvolvado, kaj disvolvado estas la fundamento de paco. Laŭ la tagordo de la Sekureca Konsilio de UN, la plejparto de tiklaj demandoj okazis en evoluantaj regionoj. Nur per antaŭenigo de komuna disvolviĝo ni povas forigi la radikajn kaŭzojn de konfliktoj. Ĉi-rilate Ĉinio klopodas ankaŭ por ĉiam esti kontribuanto al tutmonda disvolviĝo.
Konservi pacon kaj antaŭenigi disvolviĝon bezonas justan kaj racian internacian ordon. En 1945, Ĉinio la unua subskribi la Ĉarton de UN. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĝi ĉiam estis defendanto de la internacia ordo. Ĉinio firme kredas, ke ekzistas nur unu sistemo en la mondo, kiu estas la internacia sistemo kun UN ĉe la kerno; ekzistas nur unu ordo, kiu estas la internacia ordo bazita sur internacia juro; ekzistas nur unu regularo, kiu estas la bazaj normoj de internaciaj rilatoj bazitaj sur la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN.
Dum la pasintaj 75 jaroj la ĉina popolo pli kaj pli profunde konsciis, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco. La 3a plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio emfazis, ke la lando devas firme sekvi sendependan kaj pacan eksteran politikon en eksteraj aferoj, kaj antaŭenigi la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco. Rigardante al la estonteco, Ĉinio neniam ŝanĝos sian decion preni la vojon de paca disvolvado, amike kunlabori kun aliaj landoj, kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon de la mondo. Ĉar Ĉinio firme kredas, ke ĝi povas esti bona nur kiam la mondo estas bona, kaj se ĝi estas bona, la mondo estas pli bona.