Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj norvega ministro pri eksteraj aferoj Espen Barth Eide interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke en la pasintaj 75 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, ĉina-norvegaj rilatoj fariĝis pli maturaj kaj stabilaj, kaj ke antaŭ nelonge ĉefministro Jonas Gahr Støre faris sukcesan viziton al Ĉinio, kaj ĉinaj gvidantoj profunde interŝanĝis kun li opiniojn pri rilatoj inter la du landoj kaj pri gravaj internaciaj aferoj, atingante multajn konsentojn pri kuna antaŭenigo de verda kaj daŭripova disvolviĝo kaj unuiĝo por traktado de tutmondaj defioj. Wang aldonis, ke li volas labori kun Eide por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, plue plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la dulandaj ministerioj pri eksteraj aferoj kaj fari pli grandajn kontribuojn por malfermi novajn brilajn 70 jarojn de ĉina-norvegaj rilatoj.
Eide diris, ke Norvegio estis unu el la okcidentaj landoj, kiuj agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon plej frue, kaj la norvega-ĉinaj rilatoj faris konsiderindajn progresojn dum la lastaj 70 jaroj. Plue fortigi politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter la du landoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj. Lastatempe, ĉefministro Støre sukcese vizitis Ĉinion kaj faris konstrueman dialogon kun la ĉina flanko pri ŝlosilaj demandoj de komuna zorgo. Wang aldonis, ke li atendas, ke la du landoj daŭre profundigu siajn rilatojn kaj kune konstruu pli bonan kaj daŭrigeblan mondon.