Wang Yi sendis gratulan mesaĝon al nova maldiva ministro pri eksterlandaj aferoj
Ema Publikigita: 2024-10-05 15:43:09

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede sendis mesaĝon al Abdulla Khaleel, gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de Maldivoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Maldivoj estas tradiciaj amikaj najbaroj. Dum la pasintaj 52 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam disvolvis la rilatojn surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, subtenis unu la alian pri demandoj, kiuj koncernas la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du landoj, kaj donis ekzemplon de egala traktado, reciproka subteno, reciproka profito kaj komuna gajno inter landoj grandaj kaj malgrandaj.

Wang aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Maldivoj por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, antaŭenigi tradician amikecon, profundigi kunlaboron pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj antaŭenigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj por atingi novan progreson.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree