Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj sabate diris, ke usona prezidento Joe Biden sendis gratulmesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping okaze de la 75a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).
Gvidantoj de multaj landoj kaj politikaj partioj kaj estroj de internaciaj organizoj lastatempe sendis mesaĝojn aŭ gratulleterojn al prezidanto Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), okaze de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la ĈPR.
La proparolanto konfirmis, ke prezidento Biden estis inter la gvidantoj gratulantaj Ĉinion.
En la mesaĝo, prezidento Biden notis, ke “nome de la popolo de Usono, mi sendas niajn gratulojn al vi kaj al la popolo de la Ĉina Popola Respubliko dum vi festas la 75an datrevenon de ĝia fondiĝo. La usona popolo kaj mi transdonas niajn plej bonajn dezirojn al la popolo de la Ĉina Popola Respubliko”, laŭ la proparolanto.