Senhalta militfajro estas malestimo kontraŭ internacia interkonsento
CMG Publikigita: 2024-10-06 17:01:13

Ekde oktobro de la pasinta jaro, kiam eksplodis la nova palestina-israela konflikto, la operacoj de Israelo en la gazaa strio jam kaŭzis pli ol 41 milojn da mortoj kaj delokis la plejparton de 2,3 milionoj da loĝantoj en Gazao. Nun la konflikto superfluis al Libano, Sirio kaj aliaj landoj en la regiono, kaj tio rezultigis pli da konfliktoj kaj pli da malstabilaj faktoroj.

Post eksplodo de konflikto UN jam kunvokis kvar kunvenojn pri la palestina-israela problemo, la Sekureca Konsilio de UN akceptis kvar rezoluciojn, la Internacia Kortumo publikigis ordonon de provizoraj rimedoj, kaj la internacia komunumo foje kaj refoje donis alvokon haltigi militon, tamen la konflikto ankoraŭ daŭras. En tio iu lando estis partia al iu el la batalantoj por siaj propraj interesoj, senĉese liveris militan helpon, malestimis la internaicajn interkonsentojn, kaj rifuzis plenumi la koncernajn rezoluciojn de UN.

Marte de ĉi jaro Usono vetois la deklaron de la Sekureca Konsilio de UN kondamni Israelon, kiu mortigis rifuĝintojn ricevantajn farunon. Kvankam iuj landoj kun Usono kiel reprezentanto faris nean voĉon, tamen la Ĝenerala Asembleo de UN pasigis la rezolucion per grandega plimulto, postulante, ke Israelo finu neleĝan okupadon de la palestina teritorio ene de 12 monatoj.

Por la alvoko de batalhaltigo kaj paco necesas ĉies agoj kaj ĉies voĉoj, kaj ni kune leviĝu por ke la paco pli frue realiĝu en la mezorienta regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree