Gvidantoj de Ĉinio kaj KDPR interŝanĝis gratulmesaĝojn pri 75a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Ema Publikigita: 2024-10-06 15:35:23

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dimanĉe interŝanĝis gratulmesaĝojn pri la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj KDPR eltenis la provon de ŝanĝiĝantaj tempoj kaj tutmondaj defioj, fariĝante trezora havaĵo por ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

Kim diris, ke la partio kaj registaro de KDPR daŭre klopodos por plifirmigi kaj disvolvi la amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio laŭ la bezono de la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree