La prezidento de Namibio, Nangolo Mbumba, akceptis ekskluzivan intervjuon de CGTN, en kiu li diris, ke Ĉinio kaj Namibio estas fratoj kundividantaj bonon kaj veon, kaj Ĉinio kaj Afriko estas modelo de sincera kunlaboro. Li alte parolis pri la tri ĉefaj tutmondaj iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi Jinping kaj opiniis, ke ĉi tiuj ĉinaj proponoj havas vastan signifon por konstrui pli justan kaj inkluzivan internacian ordon.