Valuta rezervo de Ĉinio pliiĝis je 0,86% en septembro
Ema Publikigita: 2024-10-07 16:25:32

La oficialaj datumoj lunde montris, ke la valuta rezervo de Ĉinio sumiĝis je 3,3164 duilionoj da usonaj dolaroj fine de septembro, pliiĝis je 28,2 miliardoj da dolaroj, aŭ 0,86% kompare kun la fino de aŭgusto.

La Nacia Administracio de Fremda Devizo diris, ke la indico de usona dolaro malpliiĝis, kaj la prezoj de tutmondaj financaj valoraĵoj ĝenerale pliiĝis la pasintan monaton.

La administracio aldonis, ke la kombinitaj efikoj de faktoroj kiel ekzemple valutkonverto kaj ŝanĝoj en propraĵprezoj kaŭzis la pliiĝon de la valuta rezervo de Ĉinio en septembro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree