Pakistana ĉefministro kondamnis terorisman atakon kontraŭ ĉina aŭtovico
Ema Publikigita: 2024-10-07 18:19:16

Pakistana ĉefministro Shehbaz Sharif esprimis sian profundan ŝokon kaj malĝojon lunde pro la atako kontraŭ ĉina aŭtovico en la suda havenurbo de Karaĉio dimanĉe nokte, kiu kaŭzis morton de du ĉinaj civitanoj kaj vundiĝon de unu alia.

En oficiala deklaro, la ĉefministro forte kondamnis la "abomenan agon" kaj proponis sian "elkoran kondolencon" al la popolo de Ĉinio, precipe al la familioj de la viktimoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree