La Zhuhai-haveno de la Honkongo-Zhuhai-Makaa Pontego vidis pli ol 20 000 enirajn kaj elirajn veturilojn sabate, kio estas taga rekordo ekde la malfermo de la ponto en 2018.
La 55-km pontego ligas la Honkongan Specialan Administran Regionon (SAR), Makaan SAR, kaj la urbon Zhuhai en Guangdong-provinco. Ĝi estas la plej longa ponta kaj tunela martransirejo de la mondo.
Oficistoj de landlimaj inspektadoj diris, ke veturado al la ĉeftero de Ĉinio por vidindaĵoj kaj konsumado pligrandiĝas kaj fariĝis populara inter familioj de Honkongo kaj Makao, precipe dum ferioj.
Laŭ oficialaj datumoj, pli ol 20 milionoj enirantaj kaj elirantaj pasaĝeroj vojaĝis tra la haveno Zhuhai de la pontego ĝis nun en 2024, superante la totalan volumon de la tuta lasta jaro.