Limkontrolaj aŭtoritatoj de la ĉina ĉeftero registris ĉirkaŭ 13,57 milionojn da enir-eliraj vojaĝoj dum la ferioj de la Nacia Tago de la 1-a ĝis la 7-a de oktobro, laŭ la Ministerio pri Publika Sekureco.
Ili ankaŭ registris 606 000 veturilojn transirantajn la limon dum la festa periodo, unu el la plej longaj festotagoj sur la ĉeftero, laŭ deklaro publikigita de la ministerio lunde.
La nombro de krimaj kazoj kaj publikaj sekurecaj okazaĵoj raportitaj sur la ĉeftero dum la ferioj malpliiĝis je 5,7% kaj 20,4% respektive, kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, laŭ la deklaro.