Ĉina ĉefministro partoprenos kunvenojn de gvidantoj pri orientazia kunlaboro kaj vizitos Laoson kaj Vjetnamion
Lucia Publikigita: 2024-10-08 19:32:24

Mao Ning, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la  ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestos al la 27-a pintkunveno inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), la 27-a Pintkunveno de ASOAL Plus Tri (APT) kaj la 19-a Orientazia Pintkunveno, okazontaj en Vjentjano, Laoso de la 9-a ĝis la 12-a de oktobro, kaj faros oficialan viziton al Laoso. 

Mao diris, ke Li estas invitita de ĉefministro Thongloun Sisoulith de Laosa Popola Demokratia Respubliko, la nuna prezidanto de ASOAL.

Mao aldonis, ke Li ankaŭ faros oficialan viziton al Vjetnamio de la 12-a ĝis la 14-a de oktobro, laŭ invito de ĉefministro Pham Minh Chinh de Vjetnamio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree