Solena kunveno por celebri la 70an datrevenon de fondiĝo de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso
CMG Publikigita: 2024-10-08 16:35:41

La kunveno por celebri la 70an datrevenon de fondiĝo de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso solene okazis antaŭtagmeze de la 7a de oktobro en la Xinjiang-a Internacia Centro de Kunveno kaj Ekspozicio. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Milita Komisiono sendis al ĝi gratulan leteron. He Lifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro kaj estro de la centra delegacio, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.

Komisiite de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Milita Komisiono, He Lifeng esprimis varman gratulon al la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso pro ĝia 70-jariĝo, sinceran saluton al ĉiuj korpusaj oficistoj kaj laboristoj el diversaj etnogrupoj, kaj elkoran dankon al ĉiuj diversrondaj personoj, kiuj prizorgis kaj subtenis disvolviĝadon de la korpuso.

He Lifeng diris, ke dum pli ol 70 jaroj, firme gvidate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la korpuso malfermis al si novan vojon de plugebligado kaj garnizonado, kiu konformas al la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, al la ĉina stato, kaj al la realo de Xinjiang. De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la korpuso strikte starigas sin ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, kaj entrepreneme kaj batalante, akiris ĉiuflankan progreson kaj historiajn atingojn en diversaj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree