La libro “Eldiraĵoj de Xi Jinping pri Reguligo de Riveroj kaj Akvovojoj”, kompilita de la Centra Instituto pri la Historio kaj Literaturo de la Komunista Partio de Ĉinio, estas lastatempe eldonita de la Centra Literatura Eldonejo kaj tralande distribuata.
La libro estas dividita en ses specialajn temojn, kiuj konsistas el raportoj, paroladoj, prelegoj, salutmesaĝoj, respondoj, instrukcioj ktp. de Xi Jinping inter decembro de 2012 kaj aŭgusto de 2024. Interalie, iuj partoj de la libro estas unuafoje publikigitaj.