Aerspaca afero de Ĉinio plenumis sian 68an jariĝon
Mirinda Publikigita: 2024-10-08 11:21:41

Hodiaŭ la aerspaca afero de Ĉinio plenumis sian 68an jariĝon!

En 1955 profesoro Qian Xuesen revenis al la patrujo kaj en la 8a de oktobro de 1956, estis fontita la unua instituto pri misiloj kaj raketoj de Ĉinio, kiu markas la starton de ĉina spaca afero.

La 24an de aprilo, 1970, satelito Dongfanghong-1 estis sukcese lanĉita, ĉinoj havas sia unuan homfaritan sateliton.

En 2003 homloĝata spacŝipo Shenzhou-5 estis sukcese pafita, realiĝis la miljara revo de la ĉina nacio por atingi la kosmon.

La 24an de oktobro, 2007, la satelito Chang’e-1 estis sukcese lanĉita, realiĝis la legendo por flugi al la luno.

En 2020, Beidou Tutmonda Naviga Satelitsistemo estis komplete konstruita kaj oficiale funkciis. La unua sondilo Tianwen-1 glate atingis la Marson.

En 2022 estis finkonstruita la spacdomo de Ĉinio. En 2024 Chang’e-6 plensukcese plenumis sian mision kaj unuafoje prenis specimenon el dorso de la Luno en la historio de la homaro.

Hodiaŭ ni kore esprimas sinceran respekton al ĉiuj laborantoj por la spaca afero de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree