Ĉina ekonomio kun progreso en stabileco estas por la mondo “kardiotoniko”
CMG Publikigita: 2024-10-09 10:47:44

“(Tutmonda) merkato estas optimisma pri tiuj ĉi politikoj”, “Ĉinio espereble atingos tutjaran ekonomikreskan celon: ĉ. 5%”… La 8an de oktobro, kiam la ĉinaj aŭtoritatoj klarigis kiel efektivigi la unupakan politikon pri kreskigo, fremdaj amaskomunikiloj sinsekve donis atenton pri tio. Laŭ la internacia opinio tiuj ĉi politikoj ampleksas multajn sektorojn, kiaj estas financo, konsumo, investo, bieno kaj borsa merkato, kaj ili vigligas unu la alian kaj kondukas la ĉinan ekonomion al bona stato.

Dum tiu tempo, kun daŭra liberiĝo de diversaj jamaj politikoj kaj apero de novaj politikoj, ĝenerale la ĉina ekonomio funkcias stabile kaj progrese, kaj la merkata antaŭvido estas evidente optimisma. Interalie, la indico de la direktantaro de aĉetado (angle: PMI) kaj aliaj gravaj indicoj leviĝis rapide, kaj ankaŭ la borsa merkato retrovis sian altiĝon. En sinsekvaj tagoj Goldman Sachs, UBS, Morgan Stanley kaj aliaj fremdaj investaj bankoj esprimis optimismon pri la perspektivoj de ĉinaj aktivaĵoj, kaj pluraj institucioj reĝustigis alten rangon de ĉinaj akcioj.

Dum la ferioj de la Nacia Tago la ĉina konsuma merkato entuziasmiĝis. Donitaĵoj montras, ke de la 1a ĝis la 7a de oktobro la homflua kvanto de la tuta teritorio atingis 2.008 miliardojn da homoj/fojoj, kaj unutage kreskis je 4,1% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro; mendkvanto de biletoj por ĉiuj vidindaĵoj en la tuta lando kreskis je 37%; la nombro de turistoj kaj la turisma enspezo ambaŭ kreis novan rekordon; kaj la tutlanda enspezo de filmaj biletoj superis 2,1 miliardojn da juanoj.

Tiuj pozitivaj signaloj el la ĉina merkato estas rezulto de sintezaj fortoj el diversa flankoj. En la antaŭvespero de la Nacia Tago la ĉina registaro aperigis serion da politikoj, kaj tio multe vigligis la merkatan konfidon kaj liberigis la merkatan potencialon. Tutmondaj kapitalposedantoj senĉese aĉetis ĉinajn aktivaĵon kaj tio montras, ke la mondo estas optimisma pri ĉinaj ekonomiaj politikoj kaj ĉina ekonomia disvolviĝo. Kaj tio pruvas, ke la fundamento de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝis, la merkato estas vasta, la ekonomia tenaceco estas forta, kaj la ekonomia potencialo estas granda. Do ĉio tio ne ŝanĝiĝis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree