Xi instigas la Ruĝakrucan Societon de Ĉinio plibonigi humanitarajn servojn
Lucia Publikigita: 2024-10-09 20:23:37

Prezidanto Xi Jinping instigis la Ruĝakrucan Societon de Ĉinio (RKSĈ) koncentriĝi pri altkvalita disvolviĝo kaj plu plibonigi sian kapablon liveri humanitarajn servojn. 

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en letero al la RKSĈ okaze de ĝia 12-a ĝenerala kongreso, kiu malfermiĝis en Pekino merkrede.

En sia letero, Xi transdonis sian koran saluton al ĉiuj laboristoj, membroj kaj volontuloj de la Ruĝakrucaj Societoj en la lando kaj esprimis siajn atendojn por iliaj estontaj klopodoj.

Dirante la RKSĈ kiel ponton kaj ligilon inter la Partio plus la registaro kaj la popolo en la humana kampo, Xi alvokis la organizon profundigi reformadon kaj novigon, plifortigi ĝian kredindecon kaj aktive subteni internaciajn humanitarajn aferojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree