La 4-an de oktobro laŭ la loka tempo, meze de diskutado, la propono de EU trudi pliajn tarifojn al ĉinaj elektraj veturiloj estis aprobita.
La decido de EU estigis fortan opozicion de multaj partioj en Eŭropo. Hungara ĉefministro Viktor Orban diris, ke EU ŝajnas limigi siajn proprajn konkurencivecon, kreskon kaj evolukapablojn. Germanaj aŭtaj gigantoj kiel Volkswagen, Mercedes-Benz kaj BMW publikigis deklarojn, ke la decido de EU malobservas la principojn de libera komerco kaj ne favoras al disvolviĝo de la aŭtomobila industrio en Eŭropo.
La Komerca Ministerio de Ĉinio deklaris, ke la protektismaj praktikoj de EU ne nur malhelpas la komercan kaj investan kunlaboron inter Ĉinio kaj EU, kaj prokrastas la propran verdan transforman procezon de EU, sed ankaŭ influos la tutmondajn komunajn klopodojn por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.