Malkovri “homrajtan militon” de Usono kontraŭ la ekstero
CMG Publikigita: 2024-10-10 14:27:19

“Unuflankaj sankcioj de iuj landoj, kiel Usono, kontraŭ Ĉinio malobservis internacian juron, kaj kaŭzis negativan influon al homaj rajtoj de la ĉina popolo kaj igis tian efikon superfluanta, do estas konvene ke Ĉinio faros traktadon pri tio per necesaj rimedoj ekz. administraj kaj leĝaj.” Tio estas rakonto de Alena Douhan, speciala raportisto de la Homrajta Konsilio de UN, en sia raporto, dum la 57a kunveno de la Homrajta Konsilio de UN, kiu ĝis la 9a de oktobro daŭris jam unu monaton. Samtempe pli ol cent landoj, kune aŭ sole, esprimis subtenon al Ĉinio en diversaj manieroj, emfazante ke Xinjiang, Honkongo kaj Tibeto estas internaj aferoj de Ĉinio kaj oponante Usonon interveni en ilin. Tio plene pruvas, ke politikigo de homrajtaj problemoj fare de iuj okcidentaj landoj kiel Usono ne estas akceptita de la publiko.

Spite al siaj propraj fiagoj de homaj rajtoj, Usono senbride ludas “karton de homaj rajtoj”, kaj tio jam fariĝis grava metodo de Usono subpremi aliajn landojn kaj konservi sian hegemonion en la mondo. Tio ne nur detruas la fundamentajn principojn de la internaciaj rilatoj, sed ankaŭ kaŭzas gravajn influojn al tutmonda politika stabileco kaj ekonomia disvolviĝado, kaj tio ricevis ĝeneralan riproĉon de la internacia komunumo. Kial do Usono faris “homrajtan militon” kontraŭ la ekstero? Kiujn rimedojn ĝi prenis? Kaj kion ĝi intencis?

Por interveni en internajn aferojn de alia lando, Usono antaŭvice elpensis “krimon de homaj rajtoj”. Ni prenu la problemon de Xinjiang kiel ekzemplon: en siaj raportoj Usono plurfoje fabrikis mensogojn kaj per tiuj faris multajn sankciojn kontraŭ Ĉinio, ekz. malpermesi importi produktaĵojn el Xinjiang kaj frostigi oficistajn aktivaĵojn, kun la celo malhonori la internacian figuron de Ĉinio kaj subpremi la disvolviĝadon de Ĉinio.

Krom la registaro kaj amaskomunikiloj, Usono en sia “homrajta milito” kontraŭ la ekstero havas alian gravan rolon, t.e. neregistara organizaĵo (angle: NGO). Nuntempe Usono havas ĉ. 2 milionojn da NGO, kiuj fakte estas strikte ligitaj kun la registaro, ekz. kiuj estas finance subtenataj de la registaro. Iuj neregistaraj organizaĵoj, sub la mantelo de “demokratio” kaj “homaj rajtoj”, kaŝe elvokis frakciemon kaj ribelon, kombinis politikajn krizojn, elpensis mensogojn kaj faris valoran penetradon en diversajn lokojn de la mondo.

Krome, Usono etendis “sian nigran manon de homaj rajtoj” al plurflanka mekanismo. Diskutaj temoj de UN, kiel kerna praktika platformo de plurflankismo, ampleksas gravajn kampojn, kiel paca, sekureca kaj homrajta, kaj tiujn kampojn Usono rigardas por ĉefaj platformoj de “homrajta milito” kontraŭ la ekstero. Dum longa tempo Usono unuflanke oftege antaŭenigis diversajn laŭlandajn rezoluciojn, farante maldiskretajn rimarkojn aŭ kritikojn kontraŭ evoluantaj landoj kaj politikan subpremon al tiuj landoj, kaj aliflanke faris malvarmasangan malhelpon al urĝegaj humanaj problemoj. 

James Peck, usona historiisto kaj fakulo de diplomatiaj rilatoj, indikis, ke la profunda kialo, per kiu Usono politikigis homajn rajtojn, kuŝas en tio ke inter ĝia tutmonda strategio kaj la normo de internaciaj homaj rajtoj ekzistas esenca konflikto. Por konservi sian hegemonion Usono senĉese lanĉis militojn, kontraŭleĝe intervenis en internajn aferojn de alia lando, fabrikis humanajn katastrofojn, kaj ĉio tio estas kontraŭ la principo de homaj rajtoj. Por pravigi siajn agojn Usono levis la “universalan” sloganon internacie uzata: “protekti homajn rajtojn”. 

Sed el tio oni povas vidi, ke Usono senbride ludas “karton de homaj rajtoj”, kio fakte anticipas la dekadencon de usona hegemonio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree