La 10-an de oktobro, prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al prezidento Ratu Wiliame Katonivere de la Respubliko Fiĝioj por gratuli Fiĝiojn pro ĝia 54-a datreveno de sendependeco.
Xi montris, ke Ĉinio kaj Fiĝioj estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj antaŭ 49 jaroj, la amikeco inter la du landoj restas ĉiama kaj praktika kunlaboro daŭre profundiĝis, kio plialtigis la bonfarton de la du popoloj kaj akcelis regionajn pacon, stabilecon kaj prosperon. Xi diris, ke li alte zorgas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj kaj volas kunlabori kun sinjoro prezidento por puŝi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Fiĝioj al nova nivelo por pli bone feliĉigi la du popolojn.